
|
Kiel mi plimultlingvigu MLHT an paĝon?
Por almeti novan lingvoversion al plurlingva hiperteksto MLHT, oni tute ne bezonas koni na MLHT. Oni nur prenas fontotekstan fajlon de la originlingvo kaj lini'op'e reskribas ĝin en sia lingvo. Ekzemplojn kaj respondojn al oftaj demandoj mi kolektas tie ĉi |
La MLHT-verkanto uzas MLHT-komandon mlht-import-langtxt por enlegi vian tekston en la originalan MLHT-strukturon. Tiu komando enmetas ĉiujn viajn tekstliniojn tie kie ĝi trovas la korespondajn originalajn liniojn. Ili korespondas per la ordnumero, do la 55a linio de via traduko nepre devas reprezenti la 55an linion de la originalo.
Vidu supre. Uzu redaktilon kiu permesas vin skribi liniojn pli longajn ol la larĝeco de la ekrano. Se vi ne povas aŭ ne volas tiel fari, do separu per alia kriterio ol linifino, ekzemple per malplena linio. La MLHT-verkinto scipovos aŭtomate transformi tiun separilon al linifino. Sed vi devas ĝuste konti la nombron de separiloj kaj garantii ke ĉiu bloko estas la tradukato de la samnumera linio de la originaĵo.
La fontoteksto estas plejeble simpla, sed ne povas esti tute libera de ĉiu hipertekstmarkilo. Ĝi enhavas la ĉisuprajn tri tipojn de sintaksaĵoj. Vi ne bezonas prizorgi ilian signifon sed nur ĝuste kopii ilin. La ĉisube skribita var kaj x: estas fiksitaĵoj (variablo kaj blokmarkilo respektive) kies nomon vi ne ŝanĝu, la text estas teksto tradukenda, Se vi misskribas fiksitaĵon au se vi skribas nefinitan krampoparon, okazos eraro.
Se vi deziras scii kion efikas la markiloj, vidu la originan retpaĝon. Tradukante havu kopion de la retpaĝo en via cirkaŭaĵo. |
http://wtao97/eurolinux/langtxt/indexeo.html
eurolinux
|
|